Kroĉeti en Esperanto: Kroĉetu kravaton

Pri miaj fingrosubteniloj

Tanja montras al vi kiel vi faras simplan kravaton!

Fine! Por fari kravaton vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.

Mi montros simplan varion sen pinto. Ni volas krei longan rektangulon kun iom de malpliigoj. Tio signifas ke ni kroĉetos du maŝojn kune, por malpliigi la kvanto de maŝoj.

Mi preferas miajn kravatojn ĉirkaŭ unu metrojn longa. La malpliigoj okazos en la unua triona parto de kravato. Do por mi, ili okazas ĉiun kvinan centimetron. Se vi uzas colojn anstataŭ centimetrojn, celu kravaton de kvardek colojn, kaj metu la malpliigojn ĉiun duan colon. Vi ne devas meti la malpliigojn tre precize, ĝi nur estas spekulaĵo.

Unue, faru fonditan ĉenon de dek tri maŝoj kaj kroĉetu la bazan vicon de dek du duoblaj maŝoj. Daŭre kroĉetu ĝis vi havas kvinan centimetrojn. Mi bezonas dek vicojn por tio.

En la venonta vico, kroĉetu kvin duoblajn maŝojn.

Nun, ni malpliigos. Dum la unua parto de maŝkreado, la fadeno trapasigas du antaŭajn maŝerojn, anstataŭ trapasigas nur unu maŝon.

Ŝovu la hokon nur tra la antaŭan maŝeron. Poste, ankaŭ ŝovu la hokon tra la antaŭan maŝeron de la venonta maŝo. Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo, hoku ĝin, kaj tiru ĝin tra ambaŭ maŝerojn. Volvu la fadenon, hoku, kaj tiru ĝin tra la du maŝojn. Vi nun havas malpliigitan maŝon.

Mi dismaŝigos la maŝon kaj denove montras ĝin.

Finu la vicon per kvin maŝoj.

Ripetu la kvin centimetrojn kaj la malpliigado kvinfoje plu. Unufoje, kroĉetu la malpliigo post kvin maŝojn, kaj dufoje, kroĉetu ĝin post kvar maŝoj. Laste, dufoje kroĉetu ĝin post tri maŝoj.

Vi nun havas ses maŝojn. Kroĉetu ĝis vi havas sufiĉan longan kravaton. Vi povas kontroli la longecon inter la kroĉetado. Metu la kravaton dufoje ĉirkaŭ via kolo.

Se vi finas, spektu la filmeton pri kaŝi viajn fadenvostojn por lerni pri tio.


Kroĉeti en Esperanto: Tienreena kroĉetado (dekstramane)
Kroĉeti en Esperanto: Tienreena kroĉetado (maldekstramane)
Kroĉeti en Esperanto: Kaŝi fadenvoston
Kroĉeti en Esperanto: Triobla maŝo (dekstramane)
Kroĉeti en Esperanto: Triobla maŝo (maldekstramane)
Kroĉeti en Esperanto: Duon-triobla maŝo (dekstramane)
Kroĉeti en Esperanto: Duon-triobla maŝo (maldekstramane)
Kroĉeti en Esperanto: Duobla maŝo (dekstramane)
Kroĉeti en Esperanto: Duobla maŝo (maldekstramane)