Kroĉeti en Esperanto: Tienreena kroĉetado (maldekstramane)

-->

[:youtube: p46EejF394I]

Pri miaj fingrosubteniloj

Tanja montras al vi kiel vi povas kroĉeti lavtuketon (viŝtukon) laŭ tienreena kroĉetado.

Por fari lavtuketon vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.

Mi montros al vi kiel vi faras etan lavtukon, se vi anstataŭ volas kroĉeti pli grandan lavtukon, aldonu maŝojn. Mi klarigos kie vi bezonas aldoni tiujn maŝojn.

Unue, faru fonditan ĉenon de dek tri maŝoj por lavtuketo, kaj kvar dek maŝoj por pli granda lavtuko.

Faru dek du maŝojn por la bazo, kaj unu maŝon por la turnĉeno.

Kroĉetu dek kvin duoblajn maŝojn sur la tutan fonditan ĉenon, kaj ĉe la fino de vico, kroĉetu unu ĉenmaŝon.

Turnu vian kroĉetaĵon horloĝdirekte (se vi kroĉetas dekstramane.)

Inter la maŝoj vi povas vidi spacojn. En tiuj spacoj, vi kroĉetos la venontan vicon. Aliaj homoj uzas du ĉenmaŝojn por la turnĉeno, kaj ili ne kroĉetas en la unuan spacon. Ili ja kroĉetas en la turnĉenon de pasinta vico. Mi preferas uzi unu ĉenmaŝon por la turnĉeno, kaj ja kroĉetas en la unuan spacon. Mi ne kroĉetas en la turnĉenon de pasinta vico.

Neniu maniero estas erera, tamen, nur uzu unu el la du maniero por via projekto. Ne miksu! Por mi, la mallonga turnĉeno funkcias plej bone por krei rektajn flankojn.

Ĉiu maŝo havas du maŝerojn, la antaŭan maŝeron, kaj la malantaŭan maŝeron. Kutime vi kroĉetas sub ambaŭ maŝerojn.

Faru la unuan maŝon kiel tiamaniero: ŝovu la hokon tra la unuan spacon, subiru la du maŝerojn de la malsupra maŝo. Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo, hoku la fadenon, kaj tiru ĝin tra la maŝon. Denove, volvu, hoku kaj tiru. Jen la unua maŝo de la venonta vico.

Faru dek unu pliajn maŝojn. Ĉe la fino de ĉi tiu vico, vi denove faras ĉenmaŝon, kaj turnu vian kroĉetaĵon.

Jen la tienreena kroĉetado.

Faru dek pliajn vicojn.

Jen la lavtuketo!

Comments powered by Disqus