Pri mi

Mi nomiĝas Tanja (aŭ Irizanjo) kaj mi loĝas en Amsterdamo, Nederlando, Eŭropo.

Mi loĝis kun mia hundo Nanjo, tamen, ŝi bedaŭrinde mortis antaŭ kelkaj jaroj.

Mi trikas kaj kroĉetas ĉapelojn, litkovrilojn, koltukojn, vestaĵojn, ktp.

Mi ŝatas tabulludojn kaj antaŭe provis lerni ludi la ukelelon, desegni, volis iĝi verkisto de infanlibroj (bedaŭrinde, pro la doloraj fingroj mi ne vere povas).

Mi havas fingrajn helpilojn (aŭ ortezojn) kaj mojosan faldbiciklon.

Ĉielarkoj plaĉas al mi.

Mi estas introverta kaj energiŝparema, mi havas socian anksion, tamen, mi ŝatas paroli komputile, ekzemple per interreta (relajsa) babilo (irc.freenode.org/irizanjo), tvitero, mastodono, instagramo, telegramo

mi

Comments powered by Disqus