La ortezoj de miaj fingroj

Mi iĝis reŭmatisman pacienton antaŭ dekkvin jaroj kaj miaj fingroj ofte doloras al mi. Bonŝance, la reŭmatismo ekdormis subite kaj dum la lasta jaro mi preskaŭ ne havas reŭmatisman aktivecon.

Bedaŭrinde, miaj fingroj ankoraŭ doloras al mi. En la pasinta monato mi vizitis specialan fizioterapeŭton kiu donis al mi malgrandajn ortezojn por miaj fingroj kaj apartan ortezon por mia dikfingro, ĉar ŝi konstatis ke mi havas hiperfleksiajn fingrojn. Mi portis ilin ekde kiam kaj ili feliĉigis min multe! Mi nur havas ĝin por du fingroj kaj miaj dikfingroj, do, miaj aliaj fingroj ankoraŭ doloras al mi.

Baldaŭ mi renkontiĝos kun mia terapeŭto kaj mi esperas ke mi ricevos pli bonajn ortezojn por ĉiuj miaj fingroj.

Comments powered by Disqus