Kroĉeti en Esperanto: Triobla maŝo (dekstramane)

-->

[:youtube: 9TzCwaNozZc]

Pri miaj fingrosubteniloj

Maldekstramana triobla maŝo

Mi diras 'Dekstre: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstre: horloĝdirekte'.

Bonvolu kompreni ĝin kiel 'Se vi kroĉetas dekstramane, volvu la fadenon kontraŭhorloĝdirekte.' kaj 'Se vi kroĉetas maldekstramane, volvu la fadenon horloĝdirekte.'

Por fari trioblajn maŝojn vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.

Unue faru fonditan ĉenon de dek tri maŝoj. Dek maŝoj por la bazo, kaj tri maŝoj por la turnĉeno.

triobla maŝo

  1. Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo. Dekstramane: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstramane: horloĝdirekte.
  2. Ŝovu la hokon tra la kvara ĉeno. Denove volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo. Hoku la fadenon kaj tiru ĝin tra la maŝon.
  3. Vi nun havas tri maŝojn sur la kroĉetilo, por la triobla maŝo. Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo, kaj tiru ĝin tra la unuaj du maŝoj sur la kroĉetilo.
  4. Denove volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo, kaj tiru ĝin tra la du maŝoj.
  5. Jen la triobla maŝo.

skemo triobla maŝo

Comments powered by Disqus