Kroĉeti en Esperanto: Duon-triobla maŝo (dekstramane)

-->

[:youtube: QbKMhZJeGLY]

Pri miaj fingrosubteniloj

Maldekstramana duon-triobla maŝo

Mi diras 'Dekstre: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstre: horloĝdirekte'.

Bonvolu kompreni ĝin kiel 'Se vi kroĉetas dekstramane, volvu la fadenon kontraŭhorloĝdirekte.' kaj 'Se vi kroĉetas maldekstramane, volvu la fadenon horloĝdirekte.'

Por fari duon-trioblajn maŝojn vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.

Unue faru fonditan ĉenon de dek du maŝoj. Dek maŝoj por la bazo, kaj du maŝoj por la turnĉeno.

duon-triobla maŝo

  1. Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo. Dekstramane: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstramane: horloĝdirekte.
    • Ŝovu la hokon tra la tria ĉeno.
    • Denove volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo.
    • Hoku la fadenon kaj tiru ĝin tra la maŝon.
  2. Vi nun havas tri maŝojn sur la kroĉetilo, por la duon-triobla maŝo.
  3. Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo, kaj tiru ĝin tra tri maŝojn.
  4. Jen la duon-triobla maŝo.

skemo duon-triobla maŝo

Comments powered by Disqus