-->
[:youtube: QbKMhZJeGLY]
Mi diras 'Dekstre: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstre: horloĝdirekte'.
Bonvolu kompreni ĝin kiel 'Se vi kroĉetas dekstramane, volvu la fadenon kontraŭhorloĝdirekte.' kaj 'Se vi kroĉetas maldekstramane, volvu la fadenon horloĝdirekte.'
Por fari duon-trioblajn maŝojn vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.
Unue faru fonditan ĉenon de dek du maŝoj. Dek maŝoj por la bazo, kaj du maŝoj por la turnĉeno.
- Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo. Dekstramane: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstramane: horloĝdirekte.
- Ŝovu la hokon tra la tria ĉeno.
- Denove volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo.
- Hoku la fadenon kaj tiru ĝin tra la maŝon.
- Vi nun havas tri maŝojn sur la kroĉetilo, por la duon-triobla maŝo.
- Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo, kaj tiru ĝin tra tri maŝojn.
- Jen la duon-triobla maŝo.