Kroĉeti en Esperanto: Duobla maŝo (dekstramane)

-->

[:youtube: vPHDaAZKj1M]

Pri miaj fingrosubteniloj

Maldekstramana duobla maŝo

Mi diras 'Dekstre: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstre: horloĝdirekte'.

Bonvolu kompreni ĝin kiel 'Se vi kroĉetas dekstramane, volvu la fadenon kontraŭhorloĝdirekte.' kaj 'Se vi kroĉetas maldekstramane, volvu la fadenon horloĝdirekte.'

Por fari duoblajn maŝojn vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.

Unue faru fonditan ĉenon de dek unu maŝoj (mi diras 'dek du' en la filmeto, vi bezonas nur dek unu). Dek maŝoj por la bazo, kaj unu maŝoj por la turnĉeno.

duobla maŝo

    • Ŝovu la hokon tra la dua ĉeno.
    • Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo. Dekstramane: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstramane: horloĝdirekte.
    • Hoku la fadenon kaj tiru ĝin tra la maŝon.
    • Vi nun havas du maŝojn sur la kroĉetilo, por la duobla maŝo.
    • Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo, kaj tiru ĝin tra la du maŝoj.
  1. Jen la duobla maŝo.

skemo duobla maŝo

Comments powered by Disqus