Kroĉeti en Esperanto: Ĉenmaŝo (maldekstramane)

-->

[:youtube: XPC6JgUE-nA]

Pri miaj fingrosubteniloj

Dekstramana ĉenmaŝo

Mi diras 'Dekstre: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstre: horloĝdirekte'.

Bonvolu kompreni ĝin kiel 'Se vi kroĉetas dekstramane, volvu la fadenon kontraŭhorloĝdirekte.' kaj 'Se vi kroĉetas maldekstramane, volvu la fadenon horloĝdirekte.'

Por fari ĉenmaŝon vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.

Faru glitnodon kaj metu ĝin sur la kroĉetilo.

Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo. Dekstramane: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstramane: horloĝdirekte. Hoku la fadenon kaj tiru ĝin tra la maŝon.

Jen la ĉenmaŝo.

Se vi ripetas la maŝon, vi kreas fonditan ĉenon. Per ĉi tiu fondita ĉeno vi povas kroĉeti multajn diversajn projektojn.

Vi ankaŭ bezonas la ĉenmaŝon kiam vi volas fari ‘turnĉenon’. Ofte vi kroĉetos en vicoj laŭ tienreena kroĉetado, kaj la ĉenmaŝo komencas la vicon. Kiom da ĉenmaŝoj vi bezonas dependas de la maŝon kiun vi uzas por la vico.

skemo ĉenmaŝo

Comments powered by Disqus