Kroĉeti en Esperanto: Duon-triobla maŝo (dekstramane)

Pri miaj fingrosubteniloj

Por fari duon-trioblajn maŝojn vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.

Unue faru fonditan ĉenon de dek du maŝoj. Dek maŝoj por la bazo, kaj du maŝoj por la turnĉeno.

Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo. Dekstramane: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstramane: horloĝdirekte. Ŝovu la hokon tra la tria ĉeno. Denove volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo. Hoku la fadenon kaj tiru ĝin tra la maŝon. Vi nun havas tri maŝojn sur la kroĉetilo, por la duon-triobla maŝo. Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo, kaj tiru ĝin tra tri maŝoj. Jen la duon-triobla maŝo.

Comments powered by Disqus