Por kroĉeti, vi bezonas la sekvajn aĵojn.
Vi bezonas:
Por fari la glitnodon vi bezonas nur fadenon.
Faru buklon per la fadeno: metu la mallongan finon (la fadenvoston) sur la longa parto de la fadeno. Tra la buklo de malsupre prenu la fadenon kaj tiru ĝin tra la buklon.
Jen, la glitnodo!
Por fari ĉenmaŝon vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.
Faru glitnodon kaj metu ĝin sur la kroĉetilo.
Volvu la fadenon ĉirkaŭ la kroĉetilo. Dekstramane: kontraŭhorloĝdirekte. Maldekstramane: horloĝdirekte. Hoku la fadenon kaj tiru ĝin tra la maŝon.
Jen la ĉenmaŝo. [Ripetu]
Se vi ripetas la maŝon, vi kreas fonditan ĉenon. Per ĉi tiu fonditan ĉenon vi povas kroĉeti multajn diversajn projektojn.
Vi ankaŭ bezonas la ĉenmaŝon kiam vi volas fari ‘turnĉenon’. Ofte vi kroĉetos en vicoj laŭ tienreena kroĉetado, kaj la ĉenmaŝo komencas la vicon. Kiom da ĉenmaŝoj vi bezonas dependas de la maŝon kiun vi uzas por la vico.
Por fari duoblajn maŝojn vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.
Unue faru fonditan ĉenon de dek unu maŝoj. Dek maŝoj por la bazo, kaj unu maŝoj por la turnĉeno.
Jen la duobla maŝo.
Por fari duon-trioblajn maŝojn vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.
Unue faru fonditan ĉenon de dek du maŝoj. Dek maŝoj por la bazo, kaj du maŝoj por la turnĉeno.
Jen la duon-triobla maŝo.
Por fari trioblajn maŝojn vi bezonas kroĉetilon kaj kongruan fadenon.
Unue faru fonditan ĉenon de dek tri maŝoj. Dek maŝoj por la bazo, kaj tri maŝoj por la turnĉeno.
Jen la triobla maŝo.